Robert Knox | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de septembro 1791 en Edinburgo | ||||
Morto | 20-an de decembro 1862 (71-jaraĝa) en Londono | ||||
Tombo | Brookwood Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo Universitato de Parizo Reĝa Liceo Edinburgo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | armea kuracisto anatomo kirurgo zoologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert KNOX (la 4-an de Septembro 1791 – la 20-a de Decembro 1862), estis skota anatomiisto, zoologo, etologo kaj kuracisto.
Li naskiĝis en Edinburgo kaj pasigis la plej grandan parton de sia infanaĝo hejme, ĉar li suferis de varicelo kaj estis edukita en la familia hejmo de lia patro. Infana malsano malfaciligis la vivon por la juna knabo, lasis lin blinda ĉe unu okulo kaj kaŭzis multajn misformaĵojn en sia korpo.
Malgraŭ la malbona deirpunkto, li komencis siajn studojn ĉe Edinburga Mezlernejo en 1805, gajnante medalojn pro siaj atingoj kaj en 1810 eĉ estis akceptita en medicina fakultato en la loka universitato, kie li daŭre sukcesis kaj elstaris.
Kvar jarojn poste li ricevis sian atestilon de kuracisto, verkante imponan tezon pri la efikoj de narkotaj drogoj sur la korpon kaj gravan artikolon pri la pulso.
Li poste servis en la Brita Armeo kiel kirurgisto kaj estis postenita al la Bonespera Kabo en Sudafriko, kadre de la kaba indiĝena ribelo de 1819. Dum sia servo tie li akiris ampleksan scion pri anatomio kaj faris diversajn studojn pri etnologio, zoologio kaj medicino. Tie, li malferme kritikis la britan kolonian politikon kontraŭ la indiĝenoj, pozicio konsiderata tre nekutima siatempe.